Albanaj islamaj loĝantoj (plejparte sekularaj kaj de la sunaa branĉo) estas troveblaj ĝenerale en la lando, dum ortodoksaj kristanoj estas densaj en la sudo kaj katolikoj estas troveblaj en la nordo de la lando.
En la raporto de la Ligo de la Nacioj estas legeble, ke la albana registaro en 1922 enkondukis devigan instruadon de Esperanto en la duagradaj lernejoj, sed tiu detalo ŝajnas esti eraro aŭ mistifiko.
Albanio estas la nomo de la lando en la mezepoka latino sed nomata Shqipëri de la albanoj.
La Asembleo havas la povon decidi la direkton de la ekstera kaj interna politiko; aprobi aŭ amendi la konstitucion; deklari militon al alia ŝtato; ratifi aŭ nuligi internaciajn traktatojn; elekti la Prezidanton de la Respubliko, la Superan Kortumon kaj la Ĝeneralan Prokuroron kaj siajn deputitojn; kaj kontroli la agadon de la ŝtataj radio, televido, novaĵagentejoj kaj aliaj ŝtataj amaskomunikiloj.
La teritoria nukleo de la albana ŝtato estis formita en la Mezepoko kiel la Princlando Arbër kaj la Albana Reĝlando.
La muziko de diversaj festivaloj kaj ferioj ankaŭ estas grava parto de la albana popolkanto, aparte tiuj de la festo de la tago de Sankta Lazaro, kiu bonvenigas la printempon.
