Count Basie enigis en la orkestron de Moten blusaĵojn en la aranĝon laŭ la modelo de la Blue Devils („Iam Blue Devil ĉiam Blue Devil.“) La postuloj de la spektakloj kaj de la muzikindustrio estis en Kansasurbo ne tiom egaj kiel en Novjorko, kie oni serĉis ekzotajn emociojn je ĝangalaj bruoj.
La ritma disciplino de bugio kaj paŝa piano firmigis la koncepton de Basies por la ĵazritmo, kiam li enprenis la bluson en la orkestrajn aranĝaĵojn.
En la kvartalo ĉirkaŭ la 18-a kaj Vine-Stratoj kaj en la 12-an strato troviĝis la plej multaj klubejoj kaj teatrejoj.
En Kansasurbo la instrumenta bluso transformiĝis en orkestran stilon, kiu transprenis blusajn ripetfrazojn, breĉojn kaj aliajn inventaĵojn, kiujn evoluigis pianistoj kiel Mary Lou Williams, Benny Moten, Count Basie, Pete Johnson kaj Jay McShann el bugio, aliaj blusostiloj, ragtimo-paŝo kaj el la ekĝerma svingostilo, kaj kiu en la sekaj jaroj ekhavis egan influon.
