Precipe en Kastilio, la ĉefa atingo estis la pli efika uzado de la institucioj ekzistantaj en la tempoj de la reĝoj Johano la 2-a kaj Henriko la 4-a .
La 1-an de februaro 1482, la gereĝoj atingis Medina del Campo kaj tiu estas ĝenerale konsiderita kiel la komenco de la milito en Granado.
Ŝia obstino kiel defendinto de la egaleco inter siaj subuloj amerikaj kaj tiuj de la Malnova Mondo donis al ŝi la titolon de frua Defendanto de la Homaj Rajtoj fare de elstaraj historiistoj (malgraŭ tio ke ŝi dekretis en Kastilio la devigan kristaniĝon de la judoj, aŭ ilia forpelado, Dekreto de Granado, kaj pli malfrue, puŝita de sia edzo kaj la papo, rompi la Kapitulacojn de Granado, paktitaj kun Boabdil, kaj devigi la islamanojn kristaniĝi.
En 1494, per la Traktato de Tordesillas, Isabel kaj Fernando akceptis disigi la teron, ekster Eŭropo, kun la reĝo Johano la 2-a de Portugalio.
Isabel ankaŭ estis la unua virino kiu aperis sur usona monero en 1893 celebrante la 400-an datrevenon de la unua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo.
La Granada emirlando estis regita de la nazarioj ekde la duono de la 13-a jarcento.
