Plejmultaj komentistoj ligas tiujn verkojn al la sama, originala teksto el velino, kaj opinias, ke la aldonaĵoj estis poste faritaj de la verkisto de la sagao de Fljótsdæla.
La verko, profitante de la supre menciitaj kritikoj, kolektas informojn el la tuta Islando, cele al la definitiva malkonfirmo de la tezo pri historia vereco.
Hrafnkell restis ambicia homo kaj precipe deziris plian potencon : li progrese altrudis sin kiel klanestro, per la tiranado de la loĝantoj de la najbaraj valoj.
Kvankam li konsentas, ke la plej granda parto de la rakonto estis eble inventita en la 13-a jarcento, la serĉisto evidentigis plurajn elementojn, kiuj ŝajne rezultas el parola tradicio, ekzemple la oferadoj praktikitaj de Hrafnkell aŭ la personeco de Freyfaxi.
Kontraste al la antaŭaj teorioj, Sigurður Nordal rigardas la kredeblecon kaj la koherecon de la sagao kiel ebla indico, ke la teksto estis redaktita de unu sola, talenta aŭtoro.
Unu el la familioj de paperaj manuskriptoj (C kaj C1 en la apuda skemo) entenas signife malsaman version de la sagao, kun pluraj malgravaj aldonaĵoj.
