Ĉesigo de la partopreno en la milito kaj la radikalismo de la amasmovado finis kun la Kropotkin-a ideologia konfuzo ekde lia apogo al la Entente, kaj li reprenis siajn anarkiistajn principojn.
La grava temo de la Kropotkin-aj multnombraj laboroj estis la abolicio de la tuta registara klaso favore al socio, kiu regu sin ekskluzive per la principo de la interhelpo (titolo de unu de liaj libroj) kaj la kooperado, sen neceso je ŝtataj institucioj.
La rektaj propraj spertoj de lia scienca laboro kiel esploristo kaj lia intima kontakto kun la malriĉo de la rusa kaj finnlanda kampularoj estis la kialo, kiu impulsis Kropotkin-on forlasi la sciencan aktivecon:  La heredaĵo ricevita, kiam lia patro mortis, havigis al li abundajn ekonomiajn rimedojn, kiuj ebligis al li plenumi trimonatan vojaĝon al la Okcidenta Eŭropo.
