La valdorfa pedagogio dividas la homan evoluon en arojn de po 7 jaroj - por la lernejo, kiu ampleksas la aĝon de 6 respektive 7 kaj 18 respektive 19 jaroj, do gravas du jarsepoj: Dum antaŭ la 7-a vivojaro - en la unua jarsepo - la infano baze senkritike kopiis la grandulojn, la lerneja edukado dum la fluo de la infana evoluo de la 7-a ĝis la 19-a vivojaro daŭre adaptiĝu al la nuna evolua ŝtupo de la lernejanoj (krom la ĝenerala divido de la jarsepoj en la valdorfa pedagogio kompreneble ekzistas pliaj, pli detalaj interŝtupoj de la evoluo, ekzemple la fazo de "rubikono" dum la 9-a respektive 10-a vivojaro, kaj la instruistoj adaptiĝu al ĉiuj interŝtupoj, sed por la klarigo de la kompleta konceptaro ne sufiĉus resuma artikolo kiel tiu ĉi).
Lia postulita tri-parta divido de la homo en korpon, menson kaj animon kaj la tri-parta divido de la animo en pensadon, sentadon kaj voladon en la praktika infana eduko sekvas la samrajtan edukon de la kapo (menso - do la klasika perado de scioj), koro (animo - inter alie la percepto kaj esprimo de propraj kaj aliulaj emocioj kaj la socie sperta interago kun atento de tiuj emocioj) kaj manoj (korpo - do sporto, danco, ĝenerale eduko de moviĝo unuflanke kaj praktikaj metiaj laboroj aliflanke).
