La juĝisto, Baron Alexander, malkontentis pri la tre partieca prezento de la afero fare de gazetoj, "je la evidenta malprofito de la kaptito en la tribunalo" .
Iom post la foriro de Corder el la domo, Maria mem ekiris al la ruĝa garbejo, kiu situis sur la monteto Barnfield, proksimume unu duonmejlon el la domo de la familio Marten.
Unu horon post la pendumado, la korpo de Corder estis defalita de John Foxton, la pendumisto, kiu konforme al siaj tradiciaj privilegioj proprigis al si la pantalonon kaj ŝtrumpojn de la kondamnito.
Post la proceso aperis pli kaj pli multaj duboj pri la sonĝoj de la duonpatrino, sed ankaŭ pri la kaŭzo de la morto de Maria.
Tranĉa instrumento, supozeble la spadeto de Corder, estis enprofundigita en okulkavon de Maria Marten, sed tiu vundo eble estis kaŭzita de la ŝpato de ŝia patro, kiam li elterigis la korpon.
En sia manskribita konfeso deklaris Corder, ke je la tago de la murdo lia disputo kun Maria temis pri la ebleco, ke la tombo de la infano estu malkovrata.
La verkisto cetere interesiĝis pri la 19-a-jarcenta aktorino Caroline Palmer, kiu ofte aktoris en dramo inspirita de la krimo, iom studis la aferon kaj konkludis, ke la murdisto de Maria verŝajne ne estis Corder sed loka cigana virino.
