La kapo kaj kolo de la reprodukta virbirdo estas ĉokoladbrunaj, la brusto blanka; ambaŭflanke de la kolo troviĝas po longa blanka vertikala strio; la vosto estas pinta kun du longaj nigraj vostoplumoj (ĝis kvarono de la total longo de reprodukta masklo ) kiuj dumfluge aspektas kvazaŭ unusola pinglo; la dorso kaj la flankoj estas grizaj sed ĉe ŝultroj estas longaj grizaj plumoj kun nigraj centraj strioj.
Tiu holarkta specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia Systema naturae de 1758 kiel Anas acuta La scienca nomo devenas el du latinaj vortoj: nome anas, signife "anaso", kaj acuta, kiu venas el la verbo acuere, signife "akrigi" aŭ “akri”; la specia nomo, kiel la komuna nomo, aludas al la akrapinta vosto de la masklo.
Ĝi estas ofte la ĉefa specio kun plej alta mortindico ĉe okazaĵoj kiaj birda botulismo kaj birda ĥolero, kaj povas ankaŭ esti infektata de la Birda gripo ekzemple de la branĉo H5N1 kiu estas ege patogenika kaj foje infektas eĉ homojn.
