Laŭ la ĉapitroj 6 ĝis 9 de la Genezo la rakonto de la arkeo de Noa ekas, kiam Dio observas la malbonecon kaj perversecon de la homoj kaj decidas faligi diluvon sur la teron por neniigi ĉian vivon " de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo".
Tiaj demandoj ekzistas en la Biblio ne nur pri la rakonto de la arkeo aŭ eĉ la tuta Genezo, kaj la provoj respondi ilin naskiĝis pensskolon laŭ tekstanalizo de la kvin unuaj libroj de la Biblio, la skolon de la dokumenta hipotezo.
La kolero de Dio kontraŭ la korupto de la homoj, la decido pri terura venĝo kaj postaj bedaŭroj estas tipaj tempj de la aŭtoro(j) de la jehova dokumento, kiu traktas Dion, kiel homecan estulon aparantan persone en la biblia rakonto.
La epopeo de Atrahazis, verkita en la akada lingvo, la lingvo de la malnova Babilono, rakontas kiel la dio Enki postulas de la heroo Atrahazis (la "saĝegulo") el Ŝurupak de neniigi sian domon farita el kano kaj de konstrui ŝipon por eskapi la diluvon, kiun la dio Enlil, incita de la bruo de urboj, lanĉos por neniigi la homaron.
