Post la renkontiĝo de Ulbricht kaj Nikita Ĥruŝĉov en Moskvo de la 3-a ĝis la 5-a de aŭgusto, legeblis en la semajna BND-raporto de la 9-a de aŭgusto: En publikigita klarigo de la ŝtatoj partoprenantaj la kontrakton de Varsovio oni proponis, ke "ĉe la okcidentberlina limo oni haltigu la elfosagadon kontraŭ la landoj de la socialisma kampo kaj starigu efikan gardon kaj kontrolon ĉirkaŭ la regiono de okcidenta Berlino ." La 11-an de aŭgusto la popolĉambro de la GDR akceptis la rezultojn de la moskva konsilo kaj rajtigis la konsilion de ministroj al ĉiaj korespondaj agadoj.
La plej fama resto de la muro staras ĉe la Mühlenstraße, ĉe la rivero Spree inter la orienta stacidomo kaj la Oberbaumbrücke.
La pozicio kaj la graveco de Berlino igis ĝin ĉefan rolulon en la malvarma milito inter okcidento kaj oriento, kiu ekis tuj post la fino de la milito, la 8-an de majo 1945.
La muro estis konstruita laŭ ordono de la SED-estraro sub gardo kaj protekto de popolpolicanoj kaj soldatoj de la nacia popolarmeo, far konstrulaboristoj - kontraŭe al tio, kion diris la estrarestro Walter Ulbricht, kiu respondis dum internacia komunikkonferenco en orienta Berlino la 15-an de junio 1961 al la okcidentgermana ĵurnalistino Annamarie Doherr: Ulbricht estis tiel la unua, kiu uzis la vorton muro en tiu konteksto - du monatojn antaŭ ol ĝi estiĝis.
