La ferepoka ŝtato Urarto estis la posteulo de la malfrua bronzepoka huria ŝtato Mitano, kaj la urarta lingvo parolita de la reganta klaso, estis la posteulo de la huria lingvo (vidu Huri-urata lingvo).
Urarto konsistis el areo de ĉirkaŭ 520.000 kvadrataj kilometroj, etendiĝante ekde la rivero Kura en la nordo, ĝis la nordaj promontoroj de la riveroj Taŭruso en la sudo kaj Eŭfrato en la okcidento kaj proksime de la Kaspia maro en la oriento.
Oni diras ke tiuj armen-frigaj triboj jam loĝis en la okcidentaj partoj de la regiono antaŭ la establado de Urarto , kiu fariĝis la reganta elito sub la medoj, sekvitaj de la aĥemenidaj persoj .
La protektado kaj disvolvigado de la teritorioj estis unu el la taskoj de la reĝoj kiuj ofte aperas en la surskriboj en kiuj ili priskribas la kapablojn prosperigi dezertajn terenojn kaj igi ilin kultiveblaj, danke al la irigacio kiu permesis intensivan agrikulturon.
Laŭ Herodoto, la alarodianoj — supozataj heredantoj de la urartanoj — estis parto de la 18-a Satrapio de la Aĥemenida dinastio kaj formis specialan kontingenton en la armeo de Kserkso la 1-a .
