Essen estas sidejo de la Universitato Duisburg-Essen, de la Regiona Ligo Ruhr, der Emscher-Kooperativo, de la Ruhr-Ligo, la Landa Instituto por Imisionprotekto Nordrejn-Vestfalio, de la Rejnland-Vestfalia Instituto por Ekonomiesploro, de la RWTÜV, de la Fondintoligo por la Germana Scienco, la Germana komunisma partio (DKP), de la Episkopejo Essen kaj la Industria kaj Komerca Ĉambro en Essen, Mülheim ĉe Ruhr kaj Oberhausen.
Multaj konstruaĵoj el la lasta triono de la 20-a jarcento determinas la imagon de la urbocentro (Stacidoma antaŭplaco kun domo de la tekniko, konstruite en la 1920-aj jaroj kiel borsa kaj buroa kaj negoca domo, la hotelo Handelshof, malnova ŝparkaso kaj ĉefpoŝto, la kinopalaco Lichtburg, renovigata en 2003, kaj diversaj grandmagazeno.
La urbodomo estas en la oriento de la urbo, en la urboparto Kray.
Post uzo de la konstruaĵo kiel dezajnomuzeo post la Dua Mondmilito oni en 1980 faris el la sinagogo memorejon kaj muzeon pri la historio de la judoj en Essen.
