En 1809 okazis pluraj ribeloj en la hispanaj kolonioj de Ameriko: la 25-an de majo kaj la 16-an de julio okazis la ribeloj en la urboj Chuquisaca kaj La Paz, respektive, en la Vicreĝlando Río de la Plata, kaj la 10-an de aŭgusto ekflamis la Kita Revolucio gvidata de la markizo Juan de Montúfar.
La unua fojo kiam estis uzita la nomo "Ameriko" en Eŭropo por nomi la terojn atingitajn de Kolumbo estis en Cosmographiae Introductio, verkita de la germana kartografo Martin Waldseemüller, kiu priskribis en siaj laboraĵoj la hispanajn posedojn de Nordameriko, Antiloj, Centrameriko kaj Sudameriko, kiujn li desegnis en la unua ekzistanta mondmapo kaj kiujn li nomis en sia tuto kiel Ameriko honore de Amerigo Vespucci.
La 20-a jarcento vidis la pliigon de la diferenco en la evoluo kaj disvolviĝo de Usono kompare kun la cetero de la kontinento.
Ekde la 1980-aj jaroj la koncentriĝo de entreprenoj, universitatoj kaj la teknologiaj novaĵoj, produktitaj en Silicon Valley en Kalifornio, konvertis la regionon en la akson de la Informa socio.
