Li ordonis al ili, por ke ili ĉiujare festu la dekkvaran kaj la dekkvinan tagon de la monato adaro la memoron al tagoj, en kiuj la judoj elspiris de siaj malamikoj, kaj al monato, kiu alportis al ili ŝanĝon, anstataŭ zorgoj ĝojon, ke ili festu tiun ĉi tempon kiel tagoj de gaja regalado kaj ke unu sendu al la alia donacetojn kaj al la malriĉuloj donacoj.
La tradiciaj purimaj kantoj enhavas "Mi ŝe-niĥnas adar marbim be-simĥa" ("De komence de la monato [hebrea monato] adaro la ĝojo kreskas" - Miŝna Ta’anit 4:1), "La-Jehudim hajta ora ve-simĥa ve-sason vi-kar" ("Al la judoj estis la lumo kaj la ĝojo, la gajeco kaj la honoro" - Libro de Ester 8:16) kaj "Ĥajav iniŝ li-vesumej" ("Estas devo trinki" - Talmudo, Megilo 7b).
La okazintaĵo priskribanta la eventojn antaŭuajn al la estiĝo de la festo Purimo eblas trovi en la Biblio Tanaĥo en la Libro de Ester.
En la hebrea tiuj ĉi ordonoj komenciĝas per literoj mem: Dum tiu ĉi festo estas devo legi Libron de Ester el pergamena volvaĵo (megilo), nome per formo, kiel oni legis igeret - leteron (la volvaĵo ne estas tute malfermita, kiel tio estas okaze de Sefer Tora, sed fleksita, kiel tio estadis kutima ĉe leteroj), nome vespere kaj matene la 14-an de Adaro (okaze de Ŝuŝan Purimo poste la 15-an de Adaro).
