Lasta gastiganto sur la kontinento estis la 15-an de aŭgusto la ĵazklubejo de Bad Hönningen, kiu sonregistris la koncerton.[Rimarkoj 5] Sekvanta vojaĝo kondukis en la okcidenton de Usono; mallonge antaŭ lia sinanonca morto li prezentis ekde la 31-a de aŭgusto ĝis la 7-a de septembro 1980 en la ĵazklubejo Keystone Korner je San Francisko, kion li nur pene eltenis (la sonregistraĵoj aperis postmorte kiel The Last Waltz kaj Consecration).
Lia koncepto de triopomuzikado, kiun li unue elverkis kun Scott LeFaro kaj Paul Motian, proponis tute novan vojon por muzikistoj en pianotriopo, kunmuziki kohere unu kun la alia.“[Ultimate 1] Jam la unua komuna albumo Portrait in Jazz el 1959 montras jam novan bandokoncepton: Evans, LaFaro kaj Motian jam dum la prezentado de la temoj kaj ne nur dum la solooj muzikas plene egalrajtaj apude kaj kune.
