La historia romano Vundoj de Armenio (verkita en 1841, unue publikigita en 1858) estis la unua armena sekulara romano dediĉita al la sorto de la armenoj kaj ilia lukto por liberiĝo en la periodo de rusa-persa milito de 1826-1828.
Tamen, kiam Abovjan verkis la romanon li jam estis seniluziigita pro la carista politiko en Armenio, precipe kun la efektivigo de Poloĵenje (Leĝo) en 1836 kiu tre reduktis la politikajn rajtojn de la armena Katolikoso kaj la aboligado de la Armena Oblasto en 1840.
La klopodoj de Abovjan estis malsukcesaj kiam li renkontis kreskantan kaj malamikan reagon de la armena pastraro same kiel de la caristaj oficialuloj, plejparte pro lia opozicio al dogmismo kaj formalismo en la lerneja sistemo.
La turnopunkto en lia vivo estis la alveno en Armenio de Friedrich Parrot en septembro 1829, profesoro pri fiziko de la Universitato de Dorpat en Livonio (nun Universitato de Tartu en Estonio).
La onklino de Abovjan estis la edzino de Sahak Aghamaljan, la lasta meliko de Erevano dum la rusa aneksado en 1828.
La portreto de Abovjan estas unu el la plej singularaj unikaĵoj de la Muzeo de Literaturo kaj Arto Ĉarenc.
