En Bjalistoko loĝas ankaŭ: ciganoj (funkcias tie Ĉefa Konsilantaro de Ciganoj en Pollando) kaj ukrainoj (laŭ la registro de loĝantaro - 417 homoj), funkcias en la urbo Asocio de Podlasiaj Ukrainoj kaj Asocio de Sendependa Ukraina Junularo.
La 27-an de oktobro 1941, post nuligo de la traktato Ribbentrop-Molotov, naziaj trupoj de Wehrmacht kaj Einsatzgruppen eniris Bjalistokon kaj detruis la judan kvartalon Ĥanajki murdinte 2000 homojn (vivante bruligitajn en la Granda Sinagogo.
Veran plukonstruon de la urbo (ĝis nun aspektantan kiel vilaĝo) komencis Jan Klemens Branicki - la granda reĝa hetmano, krakova kastelmastro, la unua laika senatoro de Pola Respubliko kaj kontrkanidato de Stanislavo Aŭgusto Poniatowski por elektita reĝo de Pollando.
En 1968 estis fondita la filio de Varsovia Universitato, en 1997 transformita en memstaran universitaton (16 mil studentoj; ĝi estas la plej granda altlernejo en Podlaĥio) Bjalistoko havas statuson de urba poviato.
La diverslingveco de la loĝantaro kaj la ofte neamikaj interrilatoj inter la diversaj gentoj donis al Zamenhof la impulson krei lingvon internacian.
Zamenhof mem en Esperantaj elparoloj uzadis la nomon Bjelostoko kiu devenas de la rusa (tiutempe oficiala) nomo de la urbo kaj pollingvecan version Bialystok .
