Evoluo de la industrio estis pleje potencigita en la tempo de la monda ekonomia krizo de la 1930-aj jaroj danke al altaj prezoj de oro kaj diamantoj.
La buroj devenas de inter aliaj la blankaj kalvinistaj migrantoj, kiuj setlis dum la regado de la VOC (1652–1795) kaj la sekva brita regado ĉirkaŭ Kabo de la Bona Espero.
La konflikto enkadriĝis en la brita klopodo certigi la nord-sudan akson el Egipto al plej suda Suda Afriko, sed krome la du buraj ŝtatoj nome Transvalo kaj Orange estis tro grandaj (416,600 km²), tro riĉaj (oro, diamantoj, karbo, kupro, stano) kaj ne estis tro loĝataj de buroj (nur ĉirkaŭ 300,000 ĉe ĉirkaŭ miliono da indeĝenoj kaj plej malbone por tiuj, ĉirkaŭ 75,000 uitlanderoj, teorie malamikoj de buroj kaj aliancanoj de Granda Britio).
La brita ĉefministro de Kaburbo nome Cecil Rhodes tiuintence klopodis plialtigi la britan populacion en la minejaj areoj kaj en 1871 la britoj okupis Kinberley kaj Griqualand.
Signifa ŝanĝo en la evoluo de Sud-Afrika unio estis ampleksa industriigo kunigita kun malkovro de trovejoj de diamantoj en Kimberley kaj de oro en Witwatersrand en Transvalo.
