Ŝi estis laŭdita en la kronikoj, precipe en la du rakontoj centritaj en ŝia regado: La Vivo de Tamara, Reĝino de Reĝinoj kaj La Historioj kaj Gloradoj de la Regantoj, kiuj iĝis la fontoj de la sanktigado de Tamara en la kartvela literaturo.
Laŭ dinastiaj devoj kaj la etoso de la epoko, la nobeloj postulis de Tamara geedziĝi por doni gvidanton al la armeo, kaj por ke ŝi produktu heredonton de la trono.
La influo kaj sfero de Tamara etendiĝis de Granda Kaŭkazio en la nordo al Erzurumo en la sudo, kaj de Zigio en la nordokcidento al la najbaraj regionoj de Ganĝa en la sudoriento, formante tutkaŭkazan imperion, kun la lojala zakarida reĝimo en pli norda kaj centra Armenio.
Frue en la 1190-aj jaroj, la kartvela registaro komencis enmiksiĝi en la aferoj de la ildenizidoj kaj ŝirvanŝahoj, helpante la rivaligon kun lokaj princoj kaj malpliigante Ŝirvanon al tributpaga ŝtato.
